Xiha

Naskiĝos nova enreta ludo
Aperos nova ludo.

Iuj el ĝiaj karakterizaĵoj:

- Ĝi estas sub la GPLv2, do ĝi estas libera programaro.

- Ne ekzistas nek ekzistos administrantoj, kvankam tio ne signifas
ke vi povas fari tion kion vi volas tie. Ekzistos virtualaj punoj, kiuj
povas esti leĝeraj, aŭ fulmaj.

- Oni uzos la hispanan, pro tio ke la kreintoj estas
hispanparolantoj, kaj la Esperanta, ĉar en la plimulto de la landoj (eĉ
en Hispanujo, se okaze neniu ankoraŭ rimarkis pri tio) la angla ne
estas oficiala, kaj ni uzu la plej bona lingvo de la mondo por
interkomunikiĝi (spite la insultoj, spite la mokoj, k.s.). Ni volas igi
tion en lokon por geesperantistoj, alternativon por lerni Esperanton,
k.t.p.

- Vi povas gajni sperton farante diversajn aferojn, kaj tiel vi
povas elekti inter pli povaj laboroj, eĉ prezidentiĝi. Sed same kiel vi
povas gajni sperton, tiel vi ankaŭ povas perdi ĝin.

- Vi povas amuziĝi, streĉiĝi, provokiĝi, malstreĉiĝi, k.t.p. Vi
povas decidi, ĉu fermi aŭ malfermi la land-limon de via lando, vi povas
decidi ĉu modifi la salajrojn, ĉu altigi la taksojn, kaj pli.

Sendube, ĝi estos la plej bona enreta ludo, kaj la plej bona parto, SENKOSTA, tute sen kovritaj intencoj.

Ĉu vi ŝatus partopreni en tiu enreta komunumo? Mi, sen ia dubo, diras jes.

Kelkaj bildoj:

Ĉefpaĝo

Postenoj

Entreprenoj

Elektado

Kaj pli.

Komentoj: 0 | Aldoni komenton

Mi parolas Esperanton, kaj vi?
Saluton.

Mi volus scii kiom da personoj parolas aŭ komprenas la internacian lingvon ĉi tie.

Ĝis nun mi trovis tri aŭ kvar personojn

Dankon.

Komentoj: 6 | Aldoni komenton

Tro da manko da n-finaĵo
Bonvole, korektu tion: tro multe mankas n-finaĵoj tra la tuta sistemo.
Komentoj: 0 | Aldoni komenton

La Monto de la Animoj (El monte de las Ánimas)
La Nokto de Mortintoj, vekiĝis al mi la sono de preĝeja sonorilo je horo malkonata de mi. Ĝia sono, monotona kaj eterna, memorigis al mi tradician rakonton, kiun mi aŭdis malmulta tempo antaŭ en Sorio.

Mi klopodis ekdormi denove. Maleble! Post vigligi mian imagon, ĝi estas kiel ĉevalo freneza, al kiu ne eblas bridi. Por momente distri min, mi decidis skribi ĝin kaj efektive mi tiel faris ĝin.

Je la dekdua horo matene, post intermanĝeto kaj kun cigaredo buŝe, ĝi ne multe timigos la legantojn de la gazeto nomata La Samtempulo. Mi aŭdis la rakonton ĉe la loko, kie ĝi okazis sed dum mi skribis ĝin, mi time turnis mian kapon malantaŭen, kiam mi sentis la susurojn el la kristaloj de mia balkono, kiuj tremis pro la nokta vento.

Jen ĝi, tie ĉi mi ĵetas ĝin kiel bonega ludkarto.

-Ligu la hundojn, sonorigu la trumpetojn por kunvenigi la ĉasistojn kaj ni revenu urben!. Nokto proksimiĝas, hodiaŭ estas la tago de Ĉiuj Sanktuloj kaj ni estas sur la Monto de la Animoj.

-Kia frue!

-Alia tago, mi ne lasus libere tiun luparon, kiu eliris el la Monto Monkajo pro la neĝo, sed hodiaŭ ni ne povas fini la taskon. Tre baldaŭ sonos la preĝon ĉe la Templana preĝejo kaj la animoj de mortintoj komencos sonorigi la sonorilon en la monta preĝejeto.

-Ĉe tiu ruina preĝejeto! Ve! Ĉu vi volas timigi min?

-Ne, bela kuzino. Vi ne scias ĉion, kio okazas en tiu ĉi lando ĉar vi alvenis tie ĉi el tre malproksima lando, malpli ol unu jaro antaŭ. Malrapidigu vian ĉevalinon, ankaŭ mi malrapidigos la mian. Dum la vojo mi rakontos tiun historion al vi.

La paĝioj grupiĝis je gajaj kaj bruaj grupoj. La grafoj de Borgeso kaj de Alkudielo rajdis siajn vidindaj ĉevalojn kaj ĉiuj kune sekvis al Beatriz kaj Alonso, kiuj iris je sufiĉe distanco antaŭe. Dum la vojo daŭris, Alonso rakontis la historion promesitan tiel ĉi.

-Tiu monto nune nomata de la Animoj apartenis al la Templanoj, kies monaĥejo vi vidas tie. La Templanoj samtempe estis militistoj kaj monaĥoj. Post konkeri Sorio al la araboj, la reĝo venigis la Templanojn el malproksimaj regionoj por defendi la urbon ĉe la parto kie troviĝas la ponto. Tio multe ĉagrenis la kastilianajn nobelojn, kiuj bone povis konkeri la urbon kaj same bone povus defendi ĝin. Inter la kavaliroj el la nova kaj pova monaĥa ordeno kaj la urbaj nobelidoj, ĝermis profunda malamo dum kelkaj jaroj, kiu finfine eksplodis. La militistaj monaĥoj rezervis por si la monton, kie ili havis abundan ĉason por siaj necesoj kaj por kontribui al siaj plezuroj. La urbaj nobelidoj decidis aranĝi grandan batuon ĉe la monaĥa ĉas-rezervejo, malgraŭ la grava malpermeso de la "religiuloj kun spronoj", kiel ili nomis la monaĥojn. La defio baldaŭ alvenis al la monaĥejo kaj nenio povis haltigi nek la ĉasistojn nek la klopodon de la monaĥoj por malhelpi la ĉason. La aranĝita batuo okazis. La bestoj ne zorgis pri ĝi sed la patrinoj, kiuj funebris pro siaj filoj. Tio ne estis batuo sed terura batalo: la monto restis kovrita per kadavroj. La lupoj, kiujn oni volis ĉasi, havis sangan festenon. Finfine, la reĝo enmiksis sin en la afero: la monton, kiu kaŭzis tiom misfortunon, oni deklaris kiel forlasitan. La preĝejeto de la religiuloj, situinta en la monto, sub kies portiko oni kune entombigis kaj amikojn kaj malamikojn, ekruiniĝis. De tiam, oni diras ke kiam alvenas la Nokto de Mortintoj, oni aŭdas la sonon el la sola sonorilo de la preĝejeto kaj la animoj de la mortintoj, envolvitaj per ĉifitaj mortotukoj, kuras kiel en fantoma batuo sur la veprejo. La cervoj timege muĝas, la lupoj hurlas, la kolubroj terure siblas. Tial en Sorio ni nomas ĝin, la Monto de la Animoj kaj tial mi volis eliri el tie pli frue ol la nokto alvenos.

La rakonto de Alonso finis ĝuste kiam la du junuloj alvenis al la ponto, kiu donas aliron al la urbo ĉe tiu flanko. Tie ili atendis al aliuloj, kiuj post atingi ilin, perdiĝis inter la mallarĝaj kaj malhelaj estratoj de Sorio.

II

La servantoj ĵus demitis la tablotukojn; la alta gotika kameno en la palaco de la grafoj de Alkudielo dissendis vivan brilon, lumigante kelkajn grupojn da sinjoroj kaj sinjorinoj, kiuj ĉirkaŭ la fajro familie babilis dum la vento frapis la plumbstriaj vitroj de la ogivoj ĉe la salono.

Nur du personoj ŝajnis ne partopreni je la ĝenerala konversacio: Beatriz kaj Alonso. Beatriz, absorbita je svaga penso, okule sekvis la kapricaj flamoj. Alonso rigardadis la reflekton el la fajro, bruli en la bluaj okuloj de Beatriz.

Ambaŭ silente restis jam dum longa tempo.

Ĉar estis la Nokto de Mortintoj, la sinjorinoj rakontis timigajn rakontojn pri fantomoj; kaj oni povis aŭdi la preĝejajn sonorilojn de Sorio, kiuj fore sonis per monotona kaj malgaja sono.

-Bela kuzino -finfine ekdiris Alonso rompante la longan silenton-; baldaŭ ni ne estos kune plu, eble ja ĉiame; Mi scias ke la aridaj teroj de Kastilio, ĝiaj simplaj kaj patriarkaj kutimoj ne plaĉas al vi; mi aŭdis sopiri al vi eble kaŭze de viro kiu restas en via malproksima lando.

Beatriz indifirente kaj malvarme grimacis; kaj malkovriĝis ŝia virina karaktero per tia ignorema kontrahiĝo de ŝiaj lipoj.

-Eble pro la pompo de la franca kortego -rapide aldonis la junulo-. Mi iamaniere antaŭsentas ke mi baldaŭ perdos vin... tial mi volus ke vi havu memoron el mi... ĉu vi memoras tiam, kiam ni iris al preĝejo por danki al Dio pro redoni sanon al vi? La juveleto, kiu tenis mian ĉapelan plumon, kaptis vian atenton. Kia bela estus ĝi, tenante vualon sur via malhela hararo! Ĝi jam tenis la vualon de edziĝintino; Mia patro donacis ĝin al mia patrino, kaj ŝi vestis ĝin dum la geedziĝo... Ĉu vi volas ĝin?

-Mi ne scias en via lando -respondis la belulino-, sed en la mia, tiaj donacoj kreas kompromison. Nur je ceremonia tago, oni devas akcepti donacon el parenco... eĉ se li revenis de Romo kun siaj manoj plenaj per donacoj.

La malvarma parolmaniero per kiu Beatriz diris ĉi tiujn vortojn maltrankviligis la junulon, kiu malgaje diris post retrankviliĝi:

-Mi scias ĝin, mia kuzino; sed hodiaŭ ni celebras la tagon de Ĉiuj Sanktuloj, kaj ĉefe via sanktulo; hodiaŭ estas tago por celebri kaj donaci. Ĉu vi volas akcepti mian donacon?

Beatriz mordetis siajn lipojn kaj malfermis la manon por havi la juvelon, sen aldoni pli vortoj.

Denove ambaŭ silentis kaj oni povis aŭdi la raŭkan voĉon de la maljunulinoj, kiuj parolis pri sorĉistinoj kaj koboldoj, kaj ankaŭ denove oni aŭdis la ventan zumon sur la vitroj kaj la malgajan sonorilan sonon.

Post malmultaj minutoj, la konversacio daŭris tiel ĉi:

-Kaj antaŭ konkludi la tagon de Ĉiuj Sanktuloj, je kiu oni same celebras vian sanktulon kaj la mian kaj vi povas sen kompromison fari donacon al mi, ĉu vi ne faros ĝin? -li diris fiksante sian rigardon sur la rigardo de sia kuzino, kiu ekbrilis lumigita per diabla penso.

-Jes, kial ne? -ŝi ekkriis kaj ŝajnigis serĉi ion per sia mano en la plisoj de sia larĝa maniko el veluro ore brodita... Poste, infanmiene afektis senton kaj aldonis:

-Ĉu vi memoras la bluan bendon, kiun mi vestis hodiaŭ dum la ĉaso; la bendon, pri kiu vi diris ke ĝia koloro simboligas la devizon de via animo?

-Jes.

-Nu... mi perdis ĝin! Mi ĝin perdis kaj mi volis donaci ĝin kiel memoron al vi.

-Vi ĝin perdis! kie? -Alonso demandis dum li leviĝis de la seĝo kun malpriskribebla kaj tima kaj espera mieno.

-Mi ne certas... ĉu en la monto?

-En la Monto de la Animoj -li flustris dum li paliĝis kaj falis sur la seĝo-; en la monto de la animoj!

-Poste, li daŭris per hezita  kaj ne aŭdebla voĉo:

-Vi scias ke ĉiuj en Kastilio nomas la Reĝon de la ĉasistoj al mi. Ĉar mi ne povis batale pruvi mian kuraĝon tiel, kiel miaj prafamilianoj faris ĝin, mi ĉasis por trankviligi miajn junecajn dezirojn por batali, kiuj estas heredaĵo de mia raso. Tiu tapiŝo, sur kiu vi estas, estas el bestoj, kiujn mi mortigis per mia mano. Mi konas ĝiajn kaŝejojn kaj kutimojn; mi batalis ilin ĉu nokte ĉu tage kaj piede kaj ĉevale, tutsole aŭ grupe kaj neniu neniam diros ke oni vidis min forkurante el danĝero. Alia ajn nokto mi flugus por serĉi tiun bendon kaj mi plaĉege farus ĝin kvazaŭ en festo; tamen , tiu ĉi nokto... tiu ĉi nokto. Mi ne povas kaŝi mian timon al vi. Ĉu vi aŭdas? La sonoriloj ĉe Sankta Johano de la Duero sonas, la animoj en la monto nun komencos leviĝi siajn flavajn kraniojn el siaj herbe kovritaj tomboj... la animoj! Vidaĵo, kiu povas glaciigi la plej kuraĝan sangon, blankigi la harojn aŭ malaparigi iun kiel folion per la kirlego, kiu igas ilia fantoma kurado.

Dum la junulo parolis, ne videbla rideto aperis sur la lipoj de Beatriz. Post li finis sian paroladon, dum ŝi ekscitis la kamenan fajron, kiu ĵetis milkolorajn fajrerojn, ŝi ekkriis per indiferenta voĉo:

-Ho! Neniel. Kia frenezaĵo! Iri nun al monto tra tia malvarmo! Nokto tiel malluma, Nokto de Mortintoj kaj la vojo plena da lupoj!

Ŝi nuance troigis la lastan frazon kaj Alonso povis kompreni  ĝian maldolĉan ironion, ek li stariĝis kvazaŭ levigita per risorto kaj pasigis la manon sur sia frunto kiel se li volus forpreni la timon, kiun li havis en la kapo kvankam ne en la koro. Li firme alparolis la belulinon, kiu ankoraŭ estis ĉe la kameno ludante kun la fajro:

-Adiaŭ Beatriz, adiaŭ... Ĝis baldaŭ.

-Alonso! Alonso! -ŝi diris, rapide turnante sin; sed tiam, kiam ŝi volis, aŭ ŝajne volis, haltigi lin, la junulo jam ne estis tie.

Post kelkaj minutoj, oni aŭdis ĉevalan galopon, kiu iris for. La belulino havis brilegan, plenkontentan, fieran mienon, kiu kolorigis ŝiajn vangojn. Ŝi atentis al la galopa sono ĝis tiam, kiam ĝi malaperis.

La maljunulinoj, dume, daŭris la rakontojn pri fantomoj; la vento batis la vitrojn kaj la urbaj sonoriloj fore sonis.

III

Pasis unu, du, tri horoj; la  noktomezo preskaŭ alvenis kaj Beatriz retiriĝis por preĝi. Alonso ankoraŭ ne revenis, li ne revenis kaj tamen eblus reveni je malpli ol unu horo.

-Li havus timon! -ekkriis la junulinon kaj fermis sian preĝolibron. Ŝi iris liten post sen sukcesa klopodo pro preĝi kelkaj preĝoj speciale direktitaj tiu tago al mortintoj, al tiuj kiuj ne vivas plu.

Post estingi la lampon kaj fermi la kurtenojn el silko, ŝi endormiĝis; ŝi maltrankvile kaj malpeze dormis.

La dekdua horo alvenis ĉe la porda horloĝo. Beatriz sonĝe aŭdis la sonorilan sonon, malrapida, kvazaŭ sen sona, malgajega. Ŝi meze malfermis la okulojn ĉar ŝajnis al si ke la sonorilo flustris ŝian nomon; de for, tre for per dolora kaj sen sona voĉo. La vento susuris sur la fenestroj.

-Estis la vento -ŝi diris; kaj metante ŝian manon sur la koro, klopodis trankviliĝi. Sed ŝia koro violente batis pli kaj pli. La pordoj el lariko de la preĝejeto akre, longe kaj brue murmuris.

La pordoj, kiuj lasis pason al ŝia dormĉambro, orde murmuris unu pordo post alia. La unuaj malakre kaj malaŭdeble, la postaj per longa kaj maltrankviliga veo. Poste silento, longa silento plena de strangaj murmuroj, mezonokta silento kun monotona susuro de fora akvo; foraj hundaj bojoj, malklaraj voĉoj, ne kompreneblaj vortoj; eĥo el paŝoj kiuj venas kaj iras, susuroj el vestoj sur la planko, senvoĉaj sopiroj, lacaj spiroj tiel profundaj, kiuj preskaŭ oni povis senti ilin, senintencaj tremeroj, kiuj anoncas ies malvideblan ĉeeston, kies proksimecon tamen oni povas senti en mallumo.

Beatriz, senmova, tremema, elmetis la kapon tra la kurtenetoj kaj momente aŭskultis. Ŝi aŭdis mil malsamajn brulojn; pasigis sian manon sur la frunto kaj ŝi denove aŭskultis: nenio, silento.

Ŝi povis vidi formojn per siaj maltrankvilaj pupiloj, formoj, kiuj moviĝis al ĉiuj direktoj; kiam ŝi fiksis la rigardon: nenio, mallumo, malpenetreblaj ombroj.

-Fi! -ŝi ekkriis, kaj denove ŝi kuŝis sian kapon sur la blua kapkuseno el sateno- Ĉu mi estas tiel timema, kiel tiaj kompatindaj homoj, kies koro terure batas tiam, kiam ili aŭdas fantomaj rakontoj?

Ŝi denove fermis siajn okulojn kaj klopodis dormi...; sed sen sukceso. Baldaŭ denove leviĝis eĉ pli pala, pli maltrankvila, pli teruriga. Nun ne estis imago: la brokitaj pordopendaĵoj  tanĝis inter si, kaj malrapidaj paŝoj sonis sur la tapiŝo; preskaŭ malaŭdeble, sed senĉese, kaj laŭ tiu takto, oni aŭdis kraki ion kiel lignon aŭ oston. Tiuj paŝoj proksimiĝis pli kaj pli ĝis tiam, kiam la seĝo, kiu estis apud la lito, moviĝis. Beatriz ĵetis akran krion, kaŝiĝis sub la litotukojn kaj tenis la spiron.

La vento batis sur la balkonaj vitroj; akvo el fora fonto falis kaj falis kun sia eterna kaj monotona murmuro; la hundaj bojoj eternigis per la ventaj blovoj kaj la urbaj sonoriloj de Sorio, kelkaj da ili proksimaj, aliaj malproksimaj, malgaje sonis pro la animoj de la mortintoj.

Tiel pasis unu horo, du, la nokto, jarcento, ĉar tiu nokto ŝajnis eterna al Beatriz. Finfine, komencis la sunleviĝo: ŝi, lasante la timon, meze malfermis siajn okulojn al la unuaj lumoj. Post terura nokto sen dormi, kia bela esta la blanka kaj hela sunlumo! Ŝi apartigis la silkajn kurtenojn de sia lito kaj ja estis preparita por moki sian timon sed ek, malvarma ŝvito kovris ŝian korpon, ŝiaj okuloj eksteriĝis kaj morta paleco malkolorigis ŝiajn vangojn: ŝi vidis sur la seĝo, sangan kaj ŝiritan, la bluan bendon, post kiu Alonso iris.

Kiam aperis la terurigaj servantoj por anoncì al ŝi la morton de la unuenaskita filo de Alkudielo, kiun oni matene trovis ĉe la vepro de la Monto de la Animoj, ili malkovris ŝin senmova, tordita, prenante per la du manoj unu el la litaj kolonetoj el ebono, kun la okuloj eksteriĝitaj kaj meze malfermita la buŝo; blanklipa, streĉa, morta,; morta pro teruro!

IV

Oni rakontas ke post tiu okazaĵo, perdita ĉasisto, kiu estis dum la nokto de la mortintoj ĉe la Monto de la Animoj, povis rakonti tion, kion li vidis antaŭ morti kaj li raportis terurajn aĵojn. Inter aliaj, li certigis vidi la ostarojn de la Templanoj kaj de la sorianaj nobeloj, leviĝi el iliaj tomboj sub la preĝeja portiko kun terura bruego kaj li ankaŭ vidis kavalirojn sur ostaj ĉevaloj persekuti belan, palan  sinjorinon kiel beston, kiu kriante kuris per nudaj kaj sangaj piedoj, ĉirkaŭ la morta korpo de Alonso.

Komentoj: 0 | Aldoni komenton